La dua plej granda Esperanto-flago en la mondo unuafoje svingis sur la fasado de la urbodomo de Herzberg/H. (Germanio) por saluti 50 partoprenantojn el 12 landoj en OSIEK kunveno. OSIEK signifas Organiza Societo por Internaciaj Esperanto-Konferencoj; ĝia nuna kunveno okazis en la Esperanto-urbo inter la 17-a kaj la 23-a de julio ĉijara; ek de nun la nova flago ornamos la urbodomon ĉiufoje kiam okazos signifa Esperanto-aranĝo en la urbo. Koncerne la laborojn de la OSIEK-konferenco, ili meritas laŭdon pro siaj varieco kaj nivelo. Nespecife pri Esperanto, sed pri ĝeneralaj kulturaj temoj, prelegis Zsófia Kóródy (Malsupra Saksio), Lena Karpunina (Taĝikio), kaj la konata muzikisto Ĵak Lepuil, kiu regalis la ĉeestantojn per koncerto. La priesperantajn temojn prezentis i.a. Josef Dörr (Esperanto, la lingvo de la amasoj kaj de la elito?) kaj Toon Witkam (Esplori vortouzon en interreto: nova konkordancilo por E-o). La konferenco atingis sian pinton per du elstaraj lekcioj, respektive fare de Michel Duc-Goninaz kaj Detlev Blanke: la unua detale kaj dokument-riĉe analizis la lingvo-problemon kaj la pozicion de Esperanto en la Eŭropa Unio “inter teorio, realo kaj utopio”; la dua tre objektive pristudis la ideologiajn kontribuojn al Esperanto de kelkaj pensuloj, ek de Zamenhof tra Lanti ĝis Lapenna. En la diskuto reliefiĝis la interveno de la konata Esperanto-historiisto Ulrich Lins, kies verko “La danĝera lingvo” jam fariĝis mejloŝtono en la internacilingva batalo. La venonta OSIEK-konferenco okazos en Ĉinio. G. C. Fighiera